La festo de Kristo la Reĝo estas liturgia celebrado de la Romkatolika Eklezio kiu okazas la lastan dimanĉon de novembro. La Evangelia teksto kiu koncernas al tiu festo estas tiu, kiu priskribas la aperon antaŭ Pilato de Jesuo akuzita proklami sin reĝo kaj estinti en la Templo "agitante" la homojn kaj malhelpi la agadon de la komercistoj. Al la demando de Pilato: Ĉu vi estas reĝo?, Jesuo respondis: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo... ...mi estas reĝo, por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon...

Ĝenerale, kvankam tiu ĉi legado estas farita rite en la festado, la ofica pastraro pasas super ĝi kvazaŭ super ardaĵo. La doktrino, kiun ĉi tiuj personaroj donas en la homilio, digresias pri aferoj kiuj tute ne rilatas al ĉi tiu alvokiĝo de Jesuo starigi en la mondo regnon malsaman al tiuj de ĉi tiu mondo. Iuj eksplicite diras, ke la regno de Kristo ne povas rilati al politikaj formuloj, kio signifas forigi ĝin el ĉi tiu mondo kaj malhelpi ĝian realigon. Se Jesuo vokas siajn sekvantojn labori por tiu regno, li instigas nin realigi ĝin kaj konkretigi ĝin en la mondo, kaj tio estas neeviteble politika agado, kiel tiu, kiun la profetoj faris kaj estis persekutitaj pro tio, kiel tiu kiun li mem efektivigis forpelante la komercistojn kaj estis kondamnita pro tio.

Sed la eklezia doktrino digresias dirante aferojn kiel: la regno de nia Sinjoro devas esti fondita sur la deziro al sankteco, sur la humila emo ricevi la gracon... aŭ ke: kompreni la regnon de Kristo kiel politikan programon ne enprofundiĝas en la supernaturan celon de la kredo... ĉar tiu regno estas: la laboro de la savo, la regado de Kristo en la animoj...

Per ĉi tiu tipo de sensubstanca babilado oni celas, ke la sekvantoj de Majstro Jesuo ne sentu sin alvokitaj ŝanĝi la aferojn en ĉi tiu kapitalisma mondo, la sistemo de la komercistoj, kiun Jesuo malakceptas, kaj ĝia instrumento, la mono, kiu klasifikas la homojn laŭ ĉi ties aĉetpovo. La klerikala aparato, esence kontraŭprofeta, direktas siajn paroĥanojn al preĝoj kaj devoteco por la savo de ilia animo. Ilia insisto pri la formulo: «Kristo, reĝo de la universo»..., ŝajnas esprimi ilian deziron ke li foriru por regi kiel eble plej malproksime, ie ajn en la universo, kaj ĉesi esti referenco por politikaj kaj sociekonomiaj ŝanĝoj en ĉi tiu mondo. Se Jesuo estintus tiel akomodema al la regantaj potencoj, nek la Sinedrio nek la romianoj estintus interesitaj elimini lin.