Post la du mondmilitoj kiuj sangigis nian kontinenton en la lasta jarcento, la tamburoj de milito denove aŭdiĝas en Eŭropo. Fakte, jam oni estas batalatante sur eŭropa teritorio de antaŭ pli ol du jaroj kaj duono. Kaj de antaŭ pli ol unu jaro ni havas alian militan konflikton en la tre proksima Mezorienta terzono. Sen forgesi la eternan konflikton en Centra kaj Subsahara Afriko. Ĉiuj ĉi konfrontiĝoj, kiuj ĝis nun havas nur lokan karakteron, povas iĝi parto el grandskala internacia konflikto, en kiu oni konkuras por tio kio vere gravas: la tutmonda hegemonio.

Ĉar jen ĉi tiu estas la ĉef-afero. Same kiel en la pasintaj du mondmilitoj, ekzistas nun konkuro por mondregado, kiu nuntempe implicas kontrolon de la riĉ-fontoj, petrolo kaj aliaj malabundaj rimedoj. La Ĉefaj konkurantoj klare konas sian pozicion en la konflikto. La figurantaj landoj povas heziti kaj taksi sian envicigon en la konflikto. La nuna situacio havis sian ekvivalenton en la prologo-stadio de 2-a Mondmilito. Landoj kiel Sovetunio kaj Finnlando estis, ĉe la fino de la milito, en malsamaj koalicioj ol ĉe la komenco.

Ankaŭ nuntempe, aliancoj, pli-malpli konjunkturaj, estas prikonsiderataj far landoj kiuj ne estas la ĉefaj protagonistoj de la konflikto. Ekzemple, la rolo de Rusio, Ukrainio, Koreio... en la tutmonda konflikto kiu aperas ĉe la horizonto povas esti malsama depende de la politiko entreprenota de la venkinto de la lastatempa usona balotado. Kaj neantaŭviditaj situacioj ankaŭ povas okazi en Mezoriento. Neniu kuraĝus pensi, antaŭ dudek aŭ tridek jaroj, ke Israelo kaj la ĉefaj arabaj landoj estus samflanke en milito okazanta en Mezoriento. Ĝuste, la atako de HAMAS kontraŭ Israelo la 7-an de oktobro de 2023 celis frustri la tiel nomatan Abraham-Pakto inter la araba mondo kaj la juda Ŝtato.

Sed, konsciaj pri kiom neriparebla estus la rezulto de nuklea milito, la grandaj potencoj kun atomaj arsenaloj preferas sin deteni de interveno en konfliktoj per ĉiuj armiloj kiujn ili posedas kaj siaj propraj trupoj. Ili konfidas armeajn operaciojn al siaj subordigitaj partneroj. Tiel, en la milito en Ukrainio la mortintoj ne estos el la granda usona potenco, ili estos nur rusoj kaj ukrainoj, kaj, se la NATO devos interveni poste, la mortintoj ĉiukaze estos eŭropanoj. Pro la sama kialo Iranio ne intervenos per siaj nukleaj armiloj: la mortintoj, en la batalo kontraŭ Israelo, estos la subordigitaj partneroj de Iranio: palestinanoj, libananoj, hutioj, sirianoj... Samtempe, Iranio estas subordigita partnero de Ĉinio, la nura potenco nuntempe kapabla defii la usonan hegemonion.

Ni devas konscii ke la eŭropaj nacioj estas inter la figurantaj landoj, la subordigitaj partneroj de la usona imperiismo. Se la konflikto en Ukrainio pliiĝos, ni trovos nin sur la batal-fronto. Ni devas konsci kaj konsciigi nian popolon pri la danĝero de aparteno al tiu armea alianco. Ĉi tiu afero, en kiu oni volas igi nin interveni, povas alporti al ni nur malfeliĉojn. Fakte, ni estis devigitaj partopreni la komercan blokadon kontraŭ Rusio, kiu malutilas al ni tiom, kiom ĝi damaĝas la rusojn mem. Por interrompi la liveron de rusa gaso al Eŭropo, eĉ estis eksplodigita gasdukto.

Eĉ se, kiel plej verŝajne, nuklea konfrontiĝo ne okazos, povos esti grava milita konflikto, kiu estos vera mondmilito, kaj tiukaze la sekvoj por la partoprenantoj povas esti katastrofaj kiel montras la lokaj konfliktoj nun ekzistantaj. Urĝas mobiliziĝi kontraŭ la destino, kiun la mondaj regantoj preskribas al ni. Ni devas veti pri paco. Neniu lando havas la rajton regi la Teron. Ne ekzistas elektitaj popoloj, ĉiuj popoloj apartenas al Dio, kaj havas la rajton vivi en paco kaj havi egalan aliron al la rimedoj de la planedo.

La homaj rilatoj, inter grupoj, inter nacioj, inter rasoj aŭ etnoj... devas ne baziĝi sur kriterioj de ekonomia superregado kaj dependeco. Por alfronti la homajn problemojn, la valoroj implicitaj en la instruo de Jesuo daŭre estas esencaj. Ami la proksimulojn kiel sin mem estas la ora regulo por alfronti la interhomajn problemojn. La malfeliĉoj de la mondo, la maljustaj sistemoj de regado, estas rezulto de la homa egoismo. Jen sur tiu fronto oni devas batali, kaj la tasko estas urĝa. Tio tre gravas por la homaro.