![]() | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
En la lastatempa balotkonsulto por la Eŭropa Parlamento, estis registrita rimarkinda antaŭeniĝo de ekstremdekstraj politikaj fortoj. Temas pri tendenco kiu manifestiĝas de antaŭ kelke da tempo kaj kiu jam havis politikajn konkretiĝojn en kelkaj landoj, ankaŭ ekster Eŭropo. Kaj ankaŭ ekster la politika sfero: ekzistas multaj religiaj tendencoj, ekster kaj ene de nia Eklezio, kiuj adoptas ekstremdekstrajn poziciojn. Indas priatenti la kaŭzojn kaj signifon de ĉi tiu fenomeno.
Antaŭ ĉio, kaj sendepende de la areo, en kiu la terminoj "dekstra" kaj "maldekstra" estas uzataj kun politika signifo, indas priatenti kaj ne forgesi, ke ili difinas poziciojn en la klasbatalo. Tio estas, ili havas politikan sencon nur en la kadro aŭ kunteksto de socio tavoligita de sociaj klasoj. Sociaj klasoj kun malsamaj kaj kontraŭdiraj interesoj, en konflikto. La formo de la lukto povas varii, depende de la ekonomiaj cirkonstancoj, ekde relative pacaj formoj, simplaj strikoj aŭ manifestacioj, ĝis situacioj kun diversaj gradoj je perforto, eĉ enlanda milito.
En ĉi tiu kunteksto de konkurantaj klasaj interesoj, la titolo de "maldekstraj" estis konvencie asignita al la fortoj kiuj postulas pli justan kaj egalecan socian ordon, sen ekspluatado de iuj klasoj super aliaj, kaj estas nomitaj "dekstraj". la fortoj interesitaj pri konservado, favore al la profitantoj, de la ekzistantan socian ordon kaj ekonomiajn rilatojn. Tiel difinante la tabulon sur kiu okazas la lukto, ŝajnas, ke, lalaŭteorie, ĉiu devus koni sian lokon en la lukto kaj kiaj estas siaj klasaj interesoj. Sed fakte la aferoj ne estas tiaj. Ni vidas, ke ampleksaj amasoj da senposeduloj, ekspluatatoj, damaĝitaj de la ekonomia sistemo, enviciĝas en la lukto favore al siaj ekspluatantoj kaj rabistoj, tio estas, kontraŭ siaj klasaj interesoj. La riĉuloj ne kapablus konservi la ekonomian kaj socian situacion, kiu ilin favoras, se ili ne havus la politikan kaj balotan subtenon de grandaj amasoj da submetitoj, kiel okazis en la lastaj balotprocezoj.
La fenomeno ne estas nova. Ni memoru la homamason, kiu kriis, ke Pilato liberigu Barabason kaj kondamnu Jesuon el Nazareto. Kiel estas produktita ĉi tiu deklasigita personaro kiu ne scias pri siaj veraj interesoj? La strategio estas konservi la dominatajn homojn en nescio. Antikva hindua proverbo diras: Se du regnoj estas en milito kaj unu el ili ne scias tion, la alia havas ĉiujn eblecojn gajni. Realigi la deklasigon de la malsuperaj faciligas la celon eviti ilian reziston esti ekspluatataj. Oni igas ilin adopti artefaritajn identecojn kiuj mobilizas kaj metas membrojn de la malsuperaj kaj submetitaj klasoj unu kontraŭ la alia. La identelementoj estas je diversaj specoj.
- En kelkaj kazoj temas pri la koncepto "patrujo". Ĝi utilis por kunigi egajn amasojn da germanoj antaŭ unu jarcento surbaze de la frustriĝo suferita pro la malvenko en la Unua MondMilito. Ĝi ankaŭ servas por generi opozicion al la universalismo pledata de la fortoj de la Maldekstro. Kaj la nuna favora al BREXIT kaj tiuj, kiuj kontraŭas la firmiĝon de Eŭropa Unio, same kiel separismaj naciismoj pro etnaj aŭ lingvaj aferoj, baziĝas sur la elitisma sento de aparteno al specifa patrujo, kiun oni devas defendi fronte al homoj de aliaj naciaj identecoj.
- En aliaj kazoj la identec-elemento estas la "religio". Tipa, ekzemple, estas la konfrontiĝo en Nord-Irlando inter homaj komunumoj kun malsamaj religiaj kredoj. Al tiu ĉi kategorio apartenas ankaŭ religiaj fundamentismoj, kiuj generas konfliktojn inter islamanoj, kristanoj, judoj, hinduistoj...
- Estas ankaŭ la elementoj de "kulturo", "tradicio"... kiel fonto kaj origino de rifuzoj, kiuj okazas eĉ ene de komunumoj kun sama nacieco, raso, religio... jen la kazo de la malakcepto de la progreso de la feminismo kaj ĝiaj postuloj, de malsamaj formoj de sekseco...
- Sed ĉefe, kiel identec-elemento, kiu mobilizas socian rifuzon aŭ malakcepton, ekzistas la koncepto de “raso”, “etno”. Ĉi tiu elemento, kiu estas konata kiel "ksenofobio" kaj "rasismo", povas esti kombinita kun iuj el la aliaj specoj de socia malakcepto menciitaj: religio, kulturo, nacieco, same kiel kun "aporofobio", difinita kiel: malakcepto, malemo, timo kaj malestimo al la malriĉuloj, al la senhelpuloj, kiuj ne povas doni ion rekompence. Ĉi tiu estas, sendube, la ĉefa kaŭzo de la pliiĝo de la ekstrema dekstraro en Eŭropo kaj ankaŭ en Usono, ĉar ni vivas en tempo en kiu, pro diversaj kialoj: ekonomiaj, geostrategiaj, demografiaj, klimataj... grandega ondo je elmigrado okazas de Afriko kaj Oriento al Eŭropo, kaj de Sudameriko al Usono En la enmigrintoj estas pluraj aŭ ĉiuj kaŭzoj, kiuj generas malakcepton: mizera situacio, malsameca etno aŭ raso, religio, kulturo... tio estas, en ili kuniĝas ĉion, kion Ĝi povas veki, en la cellandoj, la plej malbonajn sentojn de elitismo kaj egoismo. Tiu ĉi situacio estas la fekunda grundo, sur kiu la faŝismo rikoltas siajn balotajn venkojn.
La intereso de la dominantaj klasoj estas promocii kaj organizi ĉi tiujn tipojn de movadoj je neinformitaj elitistoj. La ideologia aparato de la superreganta sistemo, instruado kaj informado, en kiu la religioj volonte kaj interesite kunlaboras, estas tre efika por generi tiujn homajn amasojn kun animo de sklavoj, kiuj kisas la boton kiu ilin subpremas. En Hispanio oni vidas la amasan pribalotan subtenon al la dekstrara politiko, kiu ne kaŝas sian deziron likvidi sociajn servojn: sanon, edukadon, loĝejon... kaj kiam ĝi regas, ĝi aprobas tranĉojn kontraŭ la ekspluatataj klasoj aplikante impostajn amnestiojn favore al la potenculoj kiuj trompis la Fiskajn aŭtoritatojn. Favore al siaj kamaradoj, kiuj regante agadis koruptece, tiu politika desktraro, hodiaŭ en la politika opozicio, uzis siafavore la influon kiun ĝi havis super la Ĝenerala Konsilio de la Juĝistaro, kies renovigon ĝi kontraŭstaris dum kelkaj jaroj ĝis tre lastatempe.
Sed estas signoj por timi ke la celo de la ekstrema dekstraro kiu estas ekspansianta iras preter la kreado kaj konservado de kaptita balotantaro. Ĉiam estis deklasigitaj homoj el la plej malaltaj tavoloj de la loĝantaro, kiuj subtenis siajn ekspluatantojn. Tio, kio estas nova pri la nuna fenomeno de novfaŝismo estas la agresemo en la publikaj formoj de politika konkurado, kiu kontribuas al degradado kaj distordado de politika agado, kiu ŝajnas esti intenca intenco misfamigi la politikajn instituciojn kaj subfosi la fidon de la homoj pri la demokratia sistemo, Ĉi tia estis la taktiko uzata de la faŝismoj de la pasinta jarcento por aboli la parlamentan praktikon kaj trudi aŭtoritatajn reĝimojn, kiuj kondukis al la Dua Mondmilito. Hodiaŭ denove estas minaco de milito en la mondo kaj ni eĉ jam havas militan konflikton en Eŭropo, en kiu nia registaro kaj tiuj de aliaj eŭropaj landoj pli kaj pli implikiĝas. Estas timinde, ke la ekspansio de la ekstrema dekstraro, kiun ni pritemas, estas parto de strategio, en mallonga aŭ meza limtempo, por nuligi ĉian eblan popolreakcion al la katastrofa destino, al kiu ili kondukas nin.
Se ĉi tia estos la frukto de la politikaj elektoj, kiujn nia socio ŝajnas voli subteni, ni kulpe kontribuos al la malfeliĉo, kiu trafos nin. La evangelia mesaĝo de Jesuo el Nazareto alvokas nin al sintenoj de homa frateco ne kongruaj kun la sentoj de elitismo kaj egoismo, kiujn la faŝismo promocias. La homoj, kiuj malakceptis Jesuon favore al tio, kion signifis Barabaso, trovis sin unu generacion poste mergita en katastrofa milito, kiu estis la logika rezulto de tiu fatala elekto. Ni devas diri al nia socio, ke ĝi moviĝas laŭ logiko kaj valoroj, kiuj kontraŭdiras tion, kion postulas la Evangelio. Ni daŭre elektas, tion kion signifas la opcio Barabaso.