hispanlingva
versio

verkis: Faustino Castaño

Laŭ Marks, atinginte difinitan disvolviĝ-gradon de la produktado, de la komerco kaj la konsumo, rezultos ia difinita formo de socia konstituo, ia familia organizo, ia klasa skemo... tio estas, ia konkreta formo de civila socio. Startante de tia civila socio rezultos ia politika ŝtato kiu no estas alia afero ol la oficiala esprimo de la civila socio. Marks priskribas tiele la rilaton kiu estiĝas inter la produktado, la komerco kaj la konsumo, kaj la ligo inter la civila socio kaj la politika ŝtato.
Laŭ tiu teorio, "ĉiu posta generacio posedas produktad-kapablajn fortojn atingitaj de la antaŭa generacio kiuj utilas al ĝi kiel krud-materialo por nova produktado. El tio nepre sekvas ke: la socia historio de la homoj ĉiam estas la historio de sia individua disvolviĝo, ĉu li estu aŭ ne konscia pri tio. Siaj materiaj rilatoj konstituas la bazon de ĉiuj siaj interrilatoj, tiuj materiaj rilatoj ne estas alie ol la necesaj formoj laŭ kiuj realiĝas sia materia kaj individua agado".
Difinante la interrilatoj inter la homo kaj la socio, Marks montras ke, "la ekonomiaj formoj sub kiuj la homoj produktadas, konsumadas, interŝanĝadas, estas historiaj kaj transiraj". Kaj tio veras ne nur por la ekonomiaj formoj. Ĉiu homa afero estas historia kaj tial ankaŭ transira. Marks kreas ian historian humanismon, relativigita ĉar la homo troviĝas en la historio. Eraras la burĝaj ekonomiistoj kiuj vidas en tiuj ekonomiaj kategorioj eternajn leĝojn kaj ne historiajn leĝojn, kiuj estas leĝoj nur por konkreta historia disvolviĝo, por iu konkreta disvolviĝo de la produktigaj fortoj. Marks insistas pri tio ke "la kategorioj estas ne pli eternaj ol la interrilatoj kiujn ili esprimas. Ili estas historiaj kaj transiraj produktoj".
La burĝa produktad-formo estas historia kaj transira same ol estis ankaŭ la feŭdisma formo. Estas eraro pensi ke la burĝa homo estas la sola ebla bazo de ĉiu socio, kaj ne kapabli imagi ian socio-staton en kiu la homo jam ne plu estos burĝa. Ĉi tiu ideo invitas leviĝi super la burĝan horizonton. La burĝa hom-tipo devas lasi lokon al aliaj hom-tipoj pli inklinaj realigi pli justan socion, ĉar la burĝa produktad-formo estas iu transira ĉar historia formo.
Estas tre klariga la koncepto disvolvigita de Marks. Li trafe antaŭvidas, sed multe anticipiĝis al sia epoko kaj ankaŭ al la nia. Li priskribas ian estontan, malproksiman realaĵon. Ĝi realiĝos, sed evidentiĝas ke Marks supertaksis la eblecon rapide superi la burĝan formon de produktado kaj enkonduki novan forman -socialistan-, kaj tiele okazigi la aperadon de nova homo. Marks subtaksis la kapablon de la burĝa ordo evolui kaj sin adapti, kaj ties de la burĝaro por alfronti la eventualaĵojn de la klasbatalo. Kombinante politikajn kaj ekonomiajn disponojn, la burĝaro sciis konservi sian superregadon en granda parto el la planedo kaj devigi multajn milionojn da homaj estaĵoj adopti burĝan vivmanieron, subteni socian staton en kiu la homo ne ĉesis esti burĝa.
Konstatante ke la burĝa socio havas pli grandan rezist-kapablon ol Marks estis kalkulinta, Ĉu eblas pensi ke tiu realaĵo pridubigas lian aserton ke ĝi estas iu historia kaj transira formo? Verdire, la historio de la homaj socioj instruas nin ke nenio homa estas eterna. La romia imperio persistis dum jarcentoj da dekadenco kaj malaperis kiam ĝi ne plu povis rezisti la malfavorajn kondiĉojn. Aliaj imperioj, kaj antaŭaj kaj postaj, spertis dekadencon kaj ruinon post ilia splenda epoko. La nuna burĝa imperio ne estos escepto. Ĉu ne troviĝas ni precize en iu epoko en kiu malaperas iu socio kaj naskiĝas alia?
Ŝajnas ke Marks subtaksis la rolon de la ideologio kaj de la subjektivaj faktoroj en la procezo de la homa transformado kaj pensis ke sufiĉus transformi la ekonomion por ŝanĝi la homon. Ankaŭ estis kaj estas necesa transformi la homan konsciencon por ŝanĝi la ekonomion, kaj tio postulas tempon, eble kelkajn generaciojn. Tiu tasko de ideologia transformado de la socio, la konstruado de iu socia bloko laŭ la teorio de la historia bloko de Gramsci, estas la rolo kaj dediĉiĝo de politika partio de maldekstro kaj de la nov-tipaj aktivistaj intelektuloj. Nur se ili sukcesos realigi tion povas ili vere esti subjektivaj faktoroj de socia transformigado.
Nuntempe, kiam la burĝa imperio troviĝas en sia plej alta grado de disvastiĝo kaj potenco en la mondo, estas konvena momento por memori ke ankaŭ tiu idolo havas kotajn piedojn kaj ni povas kontribui al ties faligo.