Reseña. Libro | Recenzo. Libro |
Felipe II y su Tiempo | Filipo la 2a kaj sia Epoko |
Obra, en español, de Manuel Fernández Álvarez. Editado por Espasa Calpe S.A. Año 1998 Con ocasión del Cuarto Centenario de la muerte de Felipe II se publicaron en 1998 numerosas obras dedicadas a la época, la persona y el reinado de este monarca. Quizá la más voluminosa de ellas sea esta que comentamos, escrita por Manuel Fernández Álvarez, catedrático de Historia Moderna y Profesor emérito de la Universidad de Salamanca y de la Academia Portuguesa de Historia, autor de 38 libros y de más de 100 artículos, en su mayoría sobre la España de los Austrias, tema en el que es considerado uno de los máximos especialistas a nivel mundial, y que ya dedicó al tema de Felipe II su tesis doctoral en el año 1942. |
Verkita, en la hispana lingvo, de Manuel Fernández Álvarez. Eldonita de Espasa Calpe S.A. Jaro 1998 Okaze de la Kvara Centjaro de la morto de Filipo la 2a oni publikigis dum la jaro 1998 multenombrajn verkojn dediĉitaj al la epoko, la persono kaj la reĝado de tiu ĉi monarĥo. Eble la plej ampleksa el tiuj verkoj estas tiu ĉi kiun ni prikomentas, verkita de Manuel Fernández Álvarez, profesoro pri Moderna Historio kaj Emerita profesoro de la Universitato de Salamanko kaj de la Portugala Akademio pri Historio, aŭtoro de 38 libroj kaj de pli ol 100 artikoloj, plejparto pri la Hispanio de la Habsburga dinastio, temo pri kiu li estas konsiderata iu el la plej gravaj specialistoj je tutmonda skalo, kaj kiu jam dediĉis al la temo de Filipo la 2a sian doktoran disertacion en la jaro 1942. |
A lo largo de más de 900 páginas el autor va describiendo esa época transcurrida entre 1527 y 1598 en la que se producen grandes transformaciones en España y en el mundo, promovidas unas y acaecidas otras a pesar de Felipe II: rebelión de los moriscos en las Alpujarras, prisión y muerte del príncipe don Carlos, proceso de Antonio Pérez y rebelión de Aragón, rebelión y guerra en los Países Bajos, batalla de Lepanto, anexión de Portugal, colonización de América, conquista de Filipinas, desastre de la Armada Invencible, construcción de el Escorial... |
Tra pli ol 900 paĝoj la aŭtoro priskribadas tiun epokon konsistanta el la periodo inter la jaroj 1527 kaj 1598 dum kiu okazis granda transformiĝo en Hispanio kaj en la mondo, parte subinflue de kaj parte spite al Felipo la 2a: ribelo de la maŭroj en la Alpuĥaro, aresto kaj morto de la princo don Karolo, procezo al Antonio Pérez kaj ribelo de Aragono, ribelo kaj milito en Nederlando, batalo de Lepanto, aneksado de Portugalio, koloniigado de Ameriko, konkerado de Filipino, malvenko de la Nevenkebla MarArmeo, konstruado de la Eskorialo... |
Ante lo voluminoso de la obra que reseñamos siente uno la tentación de calificarla de "exhaustiva", y sin embargo no lo es ni muchísimo menos. El material documental consultado y utilizado para su elaboración no es más que una ínfima parte del disponible, que en su mayor parte aún no ha sido investigado. Los historiadores e investigadores de épocas pasadas se encuentran ante ese doble problema, el de la escasez y dudosa fiabilidad de las fuentes de información, y el problema contrario de la superabundancia del material documental. Para el estudio de la Antigüedad el problema es el de la escasez de datos cuando no la falta absoluta, o casi, para grandes períodos. Pero cuando se trata de historiar sobre temas más recientes, los cuatro o cinco últimos siglos, los escritos de la época abundan y es preciso hacer selecciones que dejen fuera una enorme cantidad de material. En el caso de Felipe II, rey burócrata y escribiente, se conservan en el Archivo de Simancas así como en archivos extranjeros y colecciones particulares, tal cantidad de escritos, gran parte de ellos de la propia mano del rey, que es imposible dedicar atención a todos ellos. Además existen otros muchos documentos escritos de personajes de la época: embajadores, monarcas, cronistas, obras literarias con referencia a la época (como El Lazarillo de Tormes, El Quijote y otras) que desbordan la posibilidad de abarcarlo todo en una sola obra. La de Manuel Fernández Álvarez contiene una gran transcripción de cartas y documentos de la época pero a pesar de su voluminosidad es necesariamente restrictiva y selectiva. |
Konsiderante la grandon de la volumo kiun ni prirecenzas oni riskas kvalifiki ĝin "plen-ampleksa", kaj tamen la afero tute ne estas tia. La dokumenta materialo konsultita kaj uzita por la ellaborado de la libro estas nur eta parto el la disponebla dokumentaro kies plej granda parto ankoraŭ ne estis priesplorita. La historiistoj kaj studantoj pri pasintaj epokoj troviĝas antaŭ tiu duobla problemo, tiu de la malabundo kaj dubinda fidindeco de la informofontoj, kaj la inversa problemo de la superabundo de la dokumenta materialo. Por la studado de la antikvaj tempoj la problemo estas tiu de la malabundo de la informo kiam ne ties manko absoluta, aŭ preskaŭ, por grandaj tempo-periodoj. Tamen kiam oni historias pri pli freŝaj epokoj, ekzemple la kvar aŭ kvin lastaj jarcentoj, troabundas la skribaĵoj de la epoko kaj oni devas fari selektadon formetante grandan kvanton da materialo. En la kazo de Filipo la 2a, burokrata kaj skribema reĝo, oni konservas en la Arkivo de Simankas samkiel en eksterlandaj arkivoj kaj privataj skribaĵ-kolektoj, tiom granda kvanto da dokumentoj, multaj el ili skribitaj de la reĝo mem, ke ne eblas atenti pri ĉiuj ili. Krome estas multaj aliaj dokumentoj verkitaj de samtempanoj: ambasadoroj, monarĥoj, kronikistoj, literaturaj verkoj pritemante la epokon (kiel La blindul-gvidanto de Tormes, La Kiĥoto kaj aliaj) kiuj pretersuperas la eblecon pritemi ĉion en unusola verko. Tiu de Manuel Fernández Álvarez transskribas multajn leterojn kaj dokumentojn de la epoko sed spite al ties grand-amplekseco ĝi neeviteble estas restrikta kaj selektiva. |
Con todo ello, la información aportada por esta obra ayuda bastante a comprender no sólo la época sino también la evolución posterior de la sociedad española. Téngase en cuenta que con el reinado de Felipe II se alcanza el punto máximo del poderío del imperio español y el comienzo de una decadencia que duraría tres siglos para culminar, justamente una centuria antes de la edición de este libro, con el desastre de 1898. Leyendo y estudiando esta obra se aprecian muchos elementos que habrían de producir el irreversible declive político, militar y científico de nuestra nación y que la harían pasar de la máxima potencia mundial a una nación de tercer orden. |
Eĉ tiel, la informo alportita de ĉi tiu verko sufiĉe helpas por la ekkompreno ne nur pri la epoko sed ankaŭ pri la posta evoluado de la hispana socio. Oni prikonsideru tion ke dum la reĝado de Filipo la 2a oni atingas la plej altan pinton de la potenco de la hispana imperio kaj la komenciĝon de dekadenco kiu pludaŭris tri jarcentoj por kulmini, ĝuste cent jarojn antaŭ la eldonado de tiu ĉi libro, per la ruino de la jaro 1898. Legante kaj studante ĉi tiun verkon oni perceptas multajn faktojn kiuj estos okazigantaj la nepran deklivon de nia nacio je politika, militista kaj sciencisma vidpunkto kaj kiuj igus ĝin pasi ekde plejsupera tutmonda potenco al tria-ranga nacio. |
Pero esa enseñanza no figura explícitamente en la obra que comentamos. Se puede elaborar y deducir a partir de su estudio, pero las conclusiones y las enseñanzas las debe extraer el propio lector. El autor de la obra se limita a exponer los hechos de una manera documental, aséptica y descomprometida en una imparcialidad expresamente buscada por él. En ese sentido parece más un cronista que un historiador. Todo el trabajo de elaboración de conclusiones corren a cargo del estudioso de historia que ve desfilar los hechos del reinado de Felipe II a lo largo de esta obra además de manera no ordenada cronológicamente pues el autor prefirió agrupar la información en torno a un índice temático que, por lo demás, tampoco es exhaustivo. |
Sed tiu instruo ne aperas eksplicite en la verko kiun ni prikomentas. Oni povas ellabori kaj eltiri ĝin pro ĝia studado, sed la konkludoj kaj la instruo devas esti eltiritaj de la propra leganto. La verkisto nur prezentas la faktojn per dokumentado, rigore senpartia, kun senpasio kaj indiferenteco intence celita de li. Tiusence li pli ŝajnas kronikisto ol historiisto. La tuta laboro de eltirado de konkludoj restas tasko por la studanto de historio kiu vidas disvolviĝi la eventoj de la reĝado de Filipo la 2a laŭlonge de tiu ĉi verko krome ne laŭ kronologia ordo ĉar la aŭtoro preferis grupigi la informon ene de laŭ-teman indekson kiu, cetere, ankaŭ ĝi ne estas plen-ampleksa. |
Faustino Castaño Vallina |