La komunista krizo
La malfacilaĵoj de la “reala socialismo.
En la nuna jarcento oni vidis, unuafoje en la historio, la konkreton en la praktiko de tiu antikva
idealo de la homaro: la Komunismo, En ampleksa mond-zono oni iatencis dum kelkaj jardekoi
realigi la homan revon pri senklasa socio, socio sen ekspluatado de la homo fare de la homo.
Verdire, la politikaj reĝimoj kiuj enkarnigis tiun ideon, bone sciis ke ili ne estis atingintaj ankoraŭ la
finan venkon de la Komunismo, ke ili troviĝis dum tiu kelkdeko da jaroj en la transira periodo
nomata socialista etapo. Ilia sperto de tiu periodo alportas al ni tre riĉan materialon por studi la
malfacilajojn starantaj antaŭ la fortoj celantaj la regadon de la justeco kaj la egaleco inter la homoj.
Dum la lastaj monatoj multaj el tiuj komunistaj reĝimoj falis. Krome estas evidenta ke fiaskis ankaŭ
tiuj komunistaj reĝimoj kiuj ankoraŭ ne falis: Ĉinio, Kubo, Albanio… La historiistoj, la fakuloj kaj
specialistoj pri politikaj kaj sociaj sciencoj devos eltiri grandan instruon el tiu historia procezo, kaj la
temo restos malfermita dum longa tempo. En la kadro de tiu necesa esplorado, ĉi tiu mia artikolo
estas vere modesta kontribuo.
Tre ofte en la presaro kaj ceteraj informiloj oni mencias kiel kaŭzoj de la krizo de la komunistaj
reĝimoj la manko je libero kaj demokratio en tiuj reĝimoj, la intensiĝo de la naciismoj iaterne de la
socialistaj landoj... Miaopinie ĉio-ĉi estas ne kaŭzoj sed sekvoj de la veraj problemoj de la
komunistaj fortoj. La fonto de ĉiuj aliaj problemoj estas tiu ke la komunista regado ne kapablis veki
kaj motivigi la produktigajn fortojn de la socioj de ili kontrolataj. El tiu bedaurindaĵo pendas ĉiuj
ceteraj malbonaĵoj: la ekonomia ruino, la cenzuro, la persekutado de la kontraŭstarantoj, eĉ la
korupteco de la gvidantaj klikoj.
Iu vojaĝanto kiu trairus tutan ropon dum la jaroj 1950-1980 ne estus trovinta, fakte, grandajn
diferencojn inter la ekonomia prospero kaj la vivnivelo de la socialistaj kaj la kapitalistaj landoj. Al
la tiama spektanto eĉ povus ŝajni ke la socialista bloko estis la avangardo de la scienc-teknika
progreso. La soveta sputniko, ja, malfermis la konkuradon por la konkero de la kosmo. Sed
laŭlonge de la sekvintaj 30 jaroj la kapitalisma bloko pli kaj pli preter-superis la socialistan mondon
en la industria, ekonomia kaj scienc-teknika terenoj. La socialista sistemo evidentigis sian ne-
kapablon generi kaj zorgi la teknologian progreson. Dume en la kapitalista mondo la teknologia
revolucio efikis sur ĉiuj aspektoj de la nuna vivo: disvolviĝo de la teknologioj de la informado
(komputiloj, artefaritaj satelitoj por transkomunikado kaj vetera kaj kosma esplorado), eltrovo,
fabrikado kaj aplikado de novaj materialoj, malkovroj en la sfero de la energio kaj bioteknologio,
eksterordinaraj eltrovoj en la substrukturo de la komunikado (optika fibro, magnetaj datum-storiloj),
malkovro kaj aplikado de malpli multekostaj, pli puraj kaj malpli danĝeraj energio-fontoj, fantastaj
eltrovoj en la sfero de la kemio kaj biotekniko samkiel en la medicino, granda perfektigo en la
elektronika kaj mikroelektronika industrioj kun ties aplikado en diversaj iadustrioj (informadiko,
aŭdio-video, maŝin-konstruado...), pluevoluo de la scienctekniko de la atomenergio, termo-sensiloj,
fiziko de la solida stato, robotiko, laseroj de alta energio, elektro-optiko... Estus neeble kompletigi la
liston de ĉiuj novaj eltrovoj kaj aplikoj de novaj teknikoj des pli ke tiu listo kreskas preskaŭ ĉiutage.
Nu, precize en ĉiuj ĉi bazaj elementoj por la homa vivo en la nova erao, la situacio de Soveta Unio
kaj ceteraj socialistaj landoj estis preskaŭ katastrofa. La scienco kaj la teknologio en la Orient-
ropaj landoj tre restis malantaŭe kompare al la kapitalista mondo. Preskaŭ tute ne ekzistis tie la
strategiaj teknologioj de la nova erao kaj estis profunde malefikaj la instituciaj iloj por ilin stimuli.
Ĉe ĉiuj niveloj de la produktad-procezo, la mallaboremo de la homa protagonisto baris ĉiun
progreson kaj disvolviĝon. Temas pri kolosa saboto al la sistemo en kiu partoprenis konscie aŭ ne-
konscie multaj milionoj da personoj. La samideanoj de niaj E-grupoj kiuj vizitis tiujn landojn okaze
de Universalaj Kongresoj de Esperanto elokvente informas pri la mallaboremo kaj manko je intereso
de la vendistoj de la bazaroj kiujn ili vizitis. Pro manko de stimulo tiuj laboristoj kaj ĝenerale ĉiuj
aliaj je ĉiuj niveloj esprimadis tiamaniere sian rifuzon al iu soci-politika sistemo kiun ili ne amis. Tia
sinteno laŭlonge de la jardekoj nepre devis ruinigi la sistemon. Estis ruiniĝo dezirita konscie/ne-
konscie de la amasoj de tiuj popoloj mem. Ĉi tiu estas la unua konkludo, krome evidenta, de la
longdaŭra procezo kaj de ties kulmino dum la lasta jaro.
Ĉu fiaskis la Komunismo?
Do, se ampleksaj homamasoj, kiuj spertis en la praktiko la socialistan sistemon kaj ties iradon al la
Komunismo, klare rifuzise ĝin kaj la koncernaj popoloj memvole postulas la retroiradon al la
kapitalismaj formoj kaj la privata posedaĵo, ĉu tio ne konstituas sanapelacian verdikton de la
tribunalo de la Historio kontraŭ la komunista ideo kaj ĉiuj intencoj je ĝia aplikado?
Mi respondas: fiaskis la komunistoj, ne la Komunismo; krizis/as la komunistaj fortoj, ne la
Komunismo.
Se interne de iu bando de rabistoj, kiuj eltiradas siajn vivrimedojn el la rabado, ŝtelado kaj murdado
de aliaj homoj, en difinita momento oni penas ekestigi ian moralan principon, kaj post pli/malpli
longa tempo la iniciatintoj fiaskas kaj la banditaro revenas al siaj malnoblaj krimoj, la fiasko
apartenas al la fi-bando, ne al la morala principo ne-atingita.
Nu, ĉiuj homaj socioj estas kvazaŭ rabisto-bandoj. Ĉiuj nacioj, triboj, ŝtatoj... estas bazataj sur
similaj malbonaj principoj al tiuj inspirantaj la formiĝon de la fripon-kolektivoj: la atingo de profito
domage al aliaj homaj kolektivoj. La teritorio okupata de ĉiu popolo estis gajnita dank' al la
ekstermigo aŭ forigo de la antaŭaj okupantoj. Dum multaj jarmiloj la milito estis la rimedo per kiu
iuj popoloj pluvivis la aliajn, iuj homaj kolektivoj subpremis aliajn, iuj sociaj klasoj ekspluatis aliajn.
En tiuj militoj estis venkitaj ne la malpli malbonaj sed la malpli fortaj. Per tiu perforto formigis iuj
imperioj kiuj sklavigis multajn popolojn. Poste tiuj imperioj devis cedi ant aliaj pli fortaj
konkerantoj kaj suferi siavice alies rabadon. Tiusence la homa historio tre similas al la konfliktoj
inter mafio-bandoj. En tiu malfeliĉa kunteksto iuj homoj celas enkonduki iajn moralajn ideojn meze
de la banditar'. Kristo, Zamenhof, Karl Marks... (menciante nur iujn konatajn en nia kultura medio)
parolas al la homoj pri belaj ideoj de amo, homfrateco, paco, egaleco kaj justeco. Dum iom da tempo
ŝajnas ke ilia afero progresas sed poste ĉio falas teren kaj oni vidas kolosajn retroirojn kiel ĉi tiu de
la nuntempa Socialismo-Komunismo. Sed ne ĉio bona pereas; ĉiam restas la progresistaj ideoj, kaj
ĉiam restas homoj kiuj laboras kaj batalas favore al tiuj ideoj. La batalantoj por tiuj idealoj faris
nepra historia komponajo samkiel la milito kaj la homa egoismo kiun ili kontraŭstaras, kaj spit' al ĉio
tiuj fortoj progresas kaj ili atingos iam la finan venkon. La afero ne estas kaj ne estos facila. Se la
Kreinto de la homaro donas al ni tiom da tempo por la perfektiĝo de nia speco, estas pro tio ke tiu
tasko tute ne estas facila. Sed tiu perfektiĝo-procezo nepre daŭras kaj iam ni, la homoj, atingos nian
celon de justeco kaj amo. La homa historio estas la longa marŝado ekde nia unua stato de rabist-
bando at la bela revo de la homaro de starigo de homa rondo familia.
Mi estas optimisma pri la homa kapablo por atingi sian celon. Spit’ al la ŝajna malrapideco de la
evoluo, estas evidenta ke persiste maturiĝas la objektivaj kondoj por la triumfo de la Komunista
idealo pri senklasa socio sen interhoma ekspluatado. En la Historia procezo, la fiagoj kaj la krimoj
de iuj komunistoj kiujn ĉiuj ni konas ne gravas pli ol la fiagoj kaj la krimoj de la francaj revoluciuloj
de la jaro 1789 (jakobenoj), aŭ de ĉiuj aliaj revolucioj. Kaj la eventuala restarigo de iuj formoj de
kapitalismo en Polio, Hungerio, Ĉekoslovakio kaj aliaj lokoj, de Historia vldpunkto, ne gravas pli ol
la reveno de la Burbonaj reĝoj al Francio kelkajn jarojn post la Granda Revolucio. En la granda rekta
linio de la Historio, okazajoj kiel la stalinismo kaj la Perestrojko estas nur ne-percepteblaj sulketoj.
Krome ne ĉio nun okazanta en tiuj landoj estas retroirado. En la kompleksa procezo nun
disvolvanta tie, trovigas mujtaj pozitivaj faktoroj, kiel la ĝusta taksado de la demokratiaj rajtoj
(politika liber(ec)o kaj pluralismo, pres-libero…). Pro iuj historiaj kaŭzoj kiujn ni lom pristudas en
ĉi-artikolo, tiuj elementoj ne estis guste taksitaj gis nun en tiuj socioj; sendube oni pli atentis pri aliaj
ideoj kel la justeco, la egaleco. Dume en aliaj lokoj, en la okcidenta socio, okazis ĝuste la malo.
Sendube estas signo de la agado de la Dia Spirito sur la mondo la fakto ke la homo en ĉiuj
mondpartoj pli kaj pli zorgas pri la progreso de ambaŭ aspektoj, kaj kreskas en multaj diversaj socioj
la sensiveco pri ĉiuj idealoj: libereco, egaleco kaj frateco.
La respondeco de la komunistaj fortoj.
Post rimarki ke la amasa rifuzo de la komunismo fare de la loĝantaro de la eks-socialismaj landoj,
esence, estas la refalo en la malbonaĵoj de homa kolektivo kiu ne sukcesis perfektiĝi, mi devas ne
forgesi la respondecon de la organizitaj komunistoj de tiuj landoj pri la okazint/anta katastrofo.
Multaj kaj gravaj eraroj devus esti faritaj por ke okazu tiom granda abomeno de la amasoj al la
socialista sistemo kaj al la komunistaj ideoj.
En ĉi tiu numero de la revuo oni publikigas la skribaĵon de iu bestkuracisto el Ĉekoslovakio kiu
deklaras ke li kaj lia famillo de-komence estis kontraŭuloj de la komunista regimo. La ekzistado de
tiaspecaj uloj ne estas strangaĵo, kaj oni devas kalkuli je la kontraŭstaro de tiutipaj personoj gis la
momento mem de la fina venko de la Komunisma Ideo. Tamen ne estas normala tio ke la plej granda
parto el la landa loĝantaro, la laboristoj, post kvardekjara tempo-periodo pravigu tiajn ulojn. La
klasa intereso de la laboristaro kaj de la malriĉaj sociaj klasoj postulas malkonsideri tiajn burgulojn.
Tamen plejparto el la logantaro de tiu lando voĉdonis pasintan dimanĉon favore al tiuj politikaj
fortoj kaj surmetis en la plej altan politikan postenon de la lando tian ulon kian Vácklav Havel. Io
simila okazis en Hungario, Polio kaj GDR., kaj verŝajne la afero ne estos tre malsimila en Sovetunio
mem.
Tia situacio ne estiĝas subite. Dum longaj jaroj kreskis kaj profunde enradikiĝis la arbo kiu donis
tiajn fruktojn. Ŝajnas ke la tieaj komunistaj fortoj ne kapablis percepti tion. Iliaj dokumentoj ne
respegulas konscion pri tiu problemo kaj pri la fakto ke ili ne kontaktis kun la popolo kaj ĉi ties
aspiroj. Se iam iuj komunistoj priatentigis pri tiuj problemoj, ili estis forbalaitaj de la ŝtata kaj partia
aparataro. Kaj se iam la reformo-volo atingis la pinton de la Kom.Partio de iu el tiuj landoj, la
Soveta potenco trudis, eĉ per armeaj intervenoj, la revenon al ne-kritikaj pozicioj. Tio okazigis ke la
plej kapablaj kaj honestaj inter la komunistaj aktivuloj estis apartigitaj el la decido-povaj postenoj
kaj tiamaniere oni generis ian burokrataran klason de ŝtataj kaj partiaj funkciuloj interesitaj nur je sia
politika kariero kaj sia profito. De antaŭ kelkaj jaroj farigis evidenta ke la reformoj kaj la evoluo de
la tuta soclalista bloko ne eblos ĝis kiam la ŝanĝo-volo atingos la pinton de la Kremlo mem, kaj oni
esperis ke la akro de la problemoj trudos baldaŭ tiujn ne-eviteblajn ŝanĝojn.
Ĉi tion alportis la nuna regantaro de Sovetunio. M. Gorvaĉov estas la videbla kapo de konsiderinde
granda sektoro de la regantaro konsciita pri la neceso de la ŝanĝoj. La ŝanĝoj venis, unue, malrapide
kaj, fine, laŭ ne-kontrolebla ritmo. Laŭ la formo kiel la procezo disvolviĝis oni povas supozi ke ene
de la ŝtata aparato estis kaj plu estas serioza opono al la procezo. Sed evidentiĝas ankaŭ tio ke ne
mankas ene de la Perestrojko-apogantoj grandaj diferencoj kaj kontraŭdiroj kiuj endanĝerigas la
unuecon de la Soveta Kom.Partio mem.
Nu, la ŝaoj estis entreprenitaj, sed, ĉu ili alportos la dezirindan solvon? kaj, ĉu ili ne venis tro
malfrue por la komunistaj fortoj?
La ŝanĝoj de la lasta periodo.
La falo malapero de iu ajn diktatoreca reĝimo ne kunportas nepre kaj tuj la forlason de la
ekonomia sistemo ekzistinta en la koncerna lando. En Hispanio ni vidis kiel la relative rapida likvido
de la frankisma reĝimo tute ne tuŝis la fundamentojn de la kapitalista sistemo en kiu nia lando
enestas. Inter la regantaro de la transira epoko kaj eĉ poste estis ne malmultaj politikistoj kiuj
formiĝis dum kaj ene de la frankisma diktaturo. Ili ne hezitis renversigi tiun politikan sistemon kiun
ili promesis defendi, sed dume ili per ĉiuj rimedoj celis kaj atingis la konservadon de la kapitalistaj
produktad-rilatoj, kompreneble kun la helpo de Usono kaj ceteraj kapitalistaj centroj. Poste okazis
ke en la demokratiaj balotadoj venkis socialista aŭ socialdemokratia partio apartenanta al la 2-a
Internacio, sed daŭre la socia kaj ekonomia sistemo restas ne-tuŝita. Similan ekzemplon ni konstatas
hodiaŭ en Ĉilio, kaj oni povas mencii multajn aliajn.
Estas evidenta ke la komunistaj reformistoj de Sovetunio kaj ceteraj socialistaj landoj de Orienta
ropo celis tiutipan ŝangoprocezon. T. e. entrepreni la necesajn ŝanĝojn en la politika kaj ekonomia
terenoj, plani la modernigon de la industrio kaj la teknologio se necese kun la helpo de la pli
evoluintaj okcidentaj landoj, sendi al la diablo la aĉajn eksregantojn de la antaŭa periodo, entrepreni
gravajn iniciatojn favore al la paco kaj malarmado, demokratiigi la politikan sistenton, akcepti
ioman kontroleblan gradon de la tipo de privata proprajo (sufe por veki la labor-stimulon), sed ĉio
ĉi, konservante la esencon kaj la naturon de la sociekonomia sistento kun forte publika proprajo kaj
publika kontrolo de la produktad-procezo, kaj se eble ankaŭ kun la politika kontrolo de la ŝtato fare
de la komunistaj fortoj. Ankoraŭ estas granda dubo ĝis kioma grado oni atingos tiujn celojn en
Sovetunio. Dume ŝajnas ke en Rumanio kaj Bulgario en la demokratiaj balotoj de la lastaj semajnoj
atingis decidan popolan apogon la reformistaj fortoj devenantaj de la komunistaj vicoj. La tutmondaj
kapitalistaj fortoj intencas -kaj fakte komencis jam- krei al tiuj registaroj tiujn problemojn kaj
malfacilaĵojn celantaj iam starigi burĝajn registarojn en tiuj landoj.
La kazo de Polio estas iom pli komplika. Tie kunekzistas ekde la lasta baloto (antaŭ unu jaro)
ĉefministro kaj registaro kiu deklaris sian iatencon plene restarigi la kapitalistan privatan propraĵon,
kun aŭtoritatoj kaj ministroj ligataj al la komunista registaro de la anta periodo. Sed ŝajnas ke la
sola rolo de ĉi lastaj estas garantii la respekton de Polujo al la akordoj militistaj kun la Varsovia
Kontrakto, dum en la sociekonomia sfero ne estos baro por la reprivatigo de la ĝis nun publikaj
entreprenoj kaj terenoj. Tio envicigas Polion kune kun la ceteraj tiuzonaj landoj: Hungarlo, GDR.
kaj Ĉekoslovakio, kie la falo de la antaŭa diktatoreca rimo tuj kunportis la bankroton de tiu
socialista politiko, kaj oni celas la likvidon de ĉiu socialista elemento en la ekonomia strukturo de la
socio. Konkrete en la kazo de Ĉekoslovakio ŝajnas evidenta ke antikvaj komunistaj fuguroj kiel A,
Dubĉek, lidero de la t. n. Praga Printempo(1988), hodiaŭ elektita prezidanto de la parlamento,
estas nur figuranto kiu reprezentas nenian socialistan signon de la nova ŝtato. La irado, la reveno al
la kapitalismo estas entreprenita serioze en tiuj landoj, kaj plej grave, tio okazas kun la plena kaj
konscia konsento de plejparto el la loĝantaro.
Ĉi tio estas grava okazaĵo ĉar, ŝajnas al mi, neniam antaŭe okazis tiutipa retroiro. Multfoje en la
historio la revoluciaj elementoj estis perforte venkitaj. Ni memoru la historian de Espartako kaj de
aliaj ribeloj de sklavoj. Sed neniam okazis ke la sklavoj revenu bonvole al la ĉenoj. La israela popolo
de la biblia “Eliro” ne revenis al Egiptujo. En Hispanio en 1823 estis manifestaciantoj kiuj
bonvenigis la absolutisman reĝon Ferdinandon la 7-an kriante: “Vivu la ĉenoj!, sed por atingi tion
estis necesa ke potence franca armeo invadu nian landon kaj surtronigu tiun reĝon. Mi ripetas ke la
nuna kazo de tiuj landoj de Centra ropo ŝajnas tute nova kaj meritas specialan atenton.
Kaj, kion alportos la estonteco?
Ni iom pririgardu la esencon de tio kion tiuj popoloj trafenestrigas. En unu el la leterfragmentoj kiuj
konstituas ĉi-publikigata kolekto, la korespondanto (el Ĉekoslovakio) asertas: …tio, kion oni nomis
socialismo ne estis socialismo en la vera senco de tiu ĉi vorto.
Tio postulas ian klarigon. La tiam reganta kliko sendube estis konstituita el grandaj friponuloj,
konsentite. Ilia regado kaj kontrolado de la ŝtato sendube estis tre fuŝa, konsentite. Sed estas klare ke
tiu ŝtato estis vera ilo de socialista transformigo. La publika propraĵo de ĉiuj produktad-rimedoj estas
vera elemento de socialista sistemo. La planado de la ekonomio laŭ kriterioj de homa neceso kaj ne
de monprofito, estas vere socialista komponajo, samkiel la subvenciado de la plej necesaj nutraĵoj
par garantii ĉies saton. La certigo de laboro, salajro, instruo kaj sanecservo por ĉiuj civitanoj estas
esenca zorgo de ĉiu deca socialista sistemo...
Ĝuste ĉi-ĉion endangerigas la malsaga agado de tiuj popoloj. Ili ne forskuis nur la fiajn eksregantojn
(tio estus laŭdinda); ili krome metas finon al iu sistemo kiu portas en si mem la volon superigi tiujn
homajn kontraŭdirojn, kaj anstataŭas gin per alia sistemo kiu, precize, bazigas sur tiuj kontraŭdiroj
kaj pliakrigas ilin. Ili decide alprenas tiun vojon kondukantan al la kapitalismo, al la mondo de la
privata posedaĵo kaj de la kontraŭhoma konkurado.
Kiel rezultos por tiuj popoloj la ŝango? Eble neniu povas antaŭvidi kian estos la finstato de tiu
procezo. Verdire en la kapitalista sistemo estas landoj kiuj bone -eĉ tre bone- progresas (Svedio,
Svisio, Aŭstrio kaj ampleksaj zonoj kaj sociaj tavoloj en Usono). Aliaj progresas bone sed tre pene
kaj malmole (kazo de Japanio). Estas multaj aliaj landoj kaj regionoj en la kapitalista mondo kie la
bonstato kaj la riĉeco ne estas tiom granda kiom en la menciitaj socioj sed tamen ili relative bone kaj
komforte disvolviĝas. Fine restas granda nombro da popoloj, multaj milionoj da homoj, kiuj troviĝas
en la plej granda mizero. Fakte du trionoj el la homaro malsatas. La kapitalismo, antaŭ kiu
surgenuiĝas la popoloj de la ekssocialistaj landoj de Centra Eŭropo, ne scias, ne povas kaj ne volas
solvi tiun problemon. Tiu granda mizero de la kapitalismo ne troviĝas en la zono ĉirkaŭanta la ĝis
nun socialista bloko. Aŭstrio, Svedio, Svisio k. s. estas alloga montrofenestro por ravi la loĝantaron
de la popoloj kiuj intencis konstrui la Komunismon, sed malantaŭ tiu zono, en Hispanio, Portugalio,
Irelando, eĉ ampleksaj zonoj de Britio la vivnivelo kaj la konsum-nivelo konsiderinde estas malpli
alloga. Kaj restas, kiel dirite, la granda amaso da popoloj en Afriko, Azio kaj Suda kaj Centra
Ameriko kie multaj milionoj da homoj malsatas kaj mankas al ili eĉ la plej necesa.
Kiu estas la kaŭzo de tiom grandaj diferencoj inter homaj kolektivoj de la sama ekonomia sistemo?
Nu, precize tiu karakteraĵo estas la ĉefa eco de la kapitalismo. Ĉiu bonstato kaj komforto en iu zono
baziĝas sur la mizero en aliaj zonoj, ĉiu progreso kaj riĉeco de iu homa kolektivo estas la kaŭzo kaj
la sekvo de la malprogreso kaj malriĉeco de aliaj homaj amasoj. Svedio kaj Svisio estas riĉaj socioj
precize pro tio ke ili havas grandegajn kapitalo-investojn en la malevolulintaj landoj de la Tria
Mondo. En Argentinio kaj Venezuelo okazis pasiatjare gravaj sociaj tumultoj pro la popola malsato.
Per ilia malsato kaj ilia mizero tiuj popoloj subtenas la konsum-socion de Usono kaj aliaj centroj de
la monda kapitalismo. En tiu maljusta mondo, kiu loko estos asignata al la nun alvenantaj Polio,
Hungario, Cekoslovakio...? Ĉu oni permesos al ili ĝui ekonomian potencon kiel tiu de la alte
industriigitaj landoj? Ĉiuj altaj ŝtupoj de la tutmonda socia piramido estas jam firme okupataj de la
potenculoj. Oni devas konkuri kontraŭ ili por atingi lokon en tiuj ŝtupoj. Se la nove alvenintaj
popoloj deziras entrepreni tiun batalon, la venko ne estos facila (kiel povas atesti la japanoj) kaj se ili
venkus ĉiukaze devos poste ekspluati la popolojn de la malsupraj ŝtupoj de la piramido por konservi
Sian “status”. Eble ili atingos ian kontentigan nivelon kiu pagu al ili sian forlason de la socialismo,
sian perfidon al la Granda kaŭzo de la homaro. Ĉi tio de perfido al la Granda kaŭzo de la homaro”
ne estas nura emfazo-frazo. La ĵurnaloj de la lastaj tagoj informas pri la eksigo el GDR de multaj
fremdaj laboristoj de malriĉaj landoj: oni konstatis ian rasisman sintenon kontraŭ ili fare de la
germanoj.
Alia ekzemplo estas tiu de Ĉeĥoslovakio. La nunaj regantoj de tiu lado prenis la decidon finigi la
komercajn rilatojn kun Kubo. Tiamaniere ili aldoniĝas al la komerca sieĝo de la usona imperiismo
kontraŭ tiu malgranda kaj malforta lando. Antaŭ proksimume tridek jaroj, okaze de simila usona
blokigo kontraŭ Kubo, la tiama hispana registaro t. e. la frankisma reĝimo, rifuzis apogi tin usonan
blokig-politikon kontraŭ la reĝimo de Fidel Kastro, spit' al tio ke ambaŭ reĝimoj (la tiama de
Hispanio kaj la Kuba) estis tute kontraŭaj, kaj Hispanio estis granda aliancano de Usono kiu havis
jam tiam kelkajn militistajn bazojn sur nia teritorio. Kiel reprezalio pro la hispana sinteno la
mararmeo usona atakis iun hispanan ŝipon portantan varojn al Kubo; rezulte de tiu atako mortis
kelkaj hispanaj maristoj, inter ili la ŝipestro. Nu, spit' al tiaspecaj premoj, la komercado inter
Hispanio kaj Kubo, fakte, ĉesis neniam. Tio montras al ni ke faŝista diktatoro scias konduti pli
honore ol la saĝa Václav Havel.
Nu, povos okazi post longega serio da tiaj malnoblaĵoj la ekonomio de la ekssocialistaj landoj
sukcesos grimpi en sufiĉe konvenan lokon ene de la tutmonda ekonomia areno. Sed ankaŭ povos
okazi ke la destino de tiuj popoloj estos nur plikreskigi la nombron de la ekspluatataj landoj. La
priekonomiaj spertuloj anoncas ke post nur dek jaroj estos en Sovetunio 47 milionoj da senlaboruloj.
La koncernaj kalkuloj por Polio estas eĉ pli malbonaj. Jen tiu estas/os la heredaĵo lasota de
Solidanorsc kaj la reakcia katolika pastraro de tiu lando. Ne eblas antaŭvidi la estontecon, sed decas
informi al la homoj de tiuj popoloj ke en la vojo tra kiu ili ekmarŝas troviĝas: riĉeco, komforto kaj
luksa vivo por tuj malmultaj inter ili, kaj senlaboreco, malsato, subpremado, mizero por multaj,
samkiel egoismo, malsolidareco kontraŭhoma konkurado, envio, senespero, drogkonsumado, drog-
mafioj kaj aliaj fekaĵoj kiel nepra komponaĵo de la socio. Se estos tiaj la atingaĵoj de tiuj popoloj, ili
restos kiel prostitutino kiu post perdi sian honoron ankaŭ ne ricevis sian salajron. Malfeliĉe devos
pasi tuta generacio (tridekjara periodo) por ke tiuj popoloj komprenu tion. Kaj la korektado eble
postulos samdaŭran tempoperiodon. Kiel dirite, de Historia vidpunkto tio estos nur eta fleksaĵo, sed
de homa vidpunkto tio konstituos la fuŝigon de kompleta vivo-daŭro kaj la fiasko de unu generacio.
Faustino Castaño Vallina
Gijón, Junio - 1990.